Margaret Chaldecott
Margaret estas honora dumviva membro de Aŭstralia Esperanto Asocio. Ŝi eklernis Esperanton en 1962. En 1970 ŝi fariĝis sekretariino de la Sidneja Esperanto Societo. De 1981 ĝis 1984 ŝi estis prezidanto de la Sidneja Esperanto Societo. Poste ŝi estis sekretario de la Novsudkimruja Esperanto Federacio kaj havis diversajn postenojn. Ankoraŭ nun ŝi deĵoras en Esperanto domo ĉiun merkredon kaj redaktas la novaĵleteron de la federacio nomitan Telopeo. Unu el ŝiaj ŝatokupoj estas trikado. Ŝi instruis Esperanton kaj partoprenis en pluraj Universalaj kongresoj en Kubo, Islando, ktp
Kep Enderby
Kep Enderby naskiĝis en Aŭstralio en 1926. studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono. Li unue laboris kiel juristo, poste li fariĝis politikisto, en 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento. De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado, poste pri justico. De 1982 ĝis la emeritiĝo en 1992 li estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrujo.
Kep Enderby esperantiĝis en 1987 kaj funkciis de 1992 ĝis 1997 kiel prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Li do multe helpis en la organizo de la universala kongreso en Adelajdo en 1997. De 1998 ĝis 2001 li estis prezidanto de UEA. En 1999 Kep estis elektita Esperantisto de la jaro. La antaŭan jaron en 1998 William Auld estis la “Esperantisto de la jaro”. Kep nun loĝas en Sidnejo.