Esperanto en Sidnejo
  • Hejmo
  • Fotoj pri Sidnejo
  • Esperanto domo
  • Longdaŭraj membroj
  • Skribu al ni

Esperanto domo

Picture
Jen la domo kiu apartenas al la Novsudkimruja Esperanto Federacio. Tie ni regule renkontiĝas. Kutime okazas prelegeto je la 7a horo vespere la lastan ĵaŭdon de ĉiu monato. Ĝi ankaŭ havas etan ĉambron kie gastoj povas tranokti malmultkoste dum kelkaj noktoj.

La 27an de novembro 2010 la jarkunveno de Aŭstralia Esperanto Asocio okazis en Esperanto domo.

Espereble ni havos en Sidnejo eksterlandajn gastojn de tempo al tempo. La unua Esperanto kongreso en Aŭstralio okazis en 1911, do en 2011 okazis la jubilea kongreso en Adelajdo de la 9a ĝis 17a de julio


Picture
Kelkaj el la partoprenantoj en la jubilea kongreso en Adelajdo (julio 2011)

Interne de Esperanto domo

Picture
Vizito de franca esperantisto en januaro 2010

Esperanto domo: kolekto de pupoj

Picture
La Novsudkimruja Esperanto federacio ricevis belan kolekton de pupoj de multaj diversaj landoj post la morto de Betty Cleminson, tre agema esperantistino dum multaj jaroj.

Filmetoj pri la somerkursaro en Sidnejo en januaro 2010

Tablo pri Esperanto

Picture
En Newcastle, kiu estas urbo du horojn norde de Sidnejo. Foto farita en 2009

Picture
Powered by Create your own unique website with customizable templates.