Esperanto domo
Jen la domo kiu apartenas al la Novsudkimruja Esperanto Federacio. Tie ni regule renkontiĝas. Kutime okazas prelegeto je la 7a horo vespere la lastan ĵaŭdon de ĉiu monato. Ĝi ankaŭ havas etan ĉambron kie gastoj povas tranokti malmultkoste dum kelkaj noktoj.
La 27an de novembro 2010 la jarkunveno de Aŭstralia Esperanto Asocio okazis en Esperanto domo.
Espereble ni havos en Sidnejo eksterlandajn gastojn de tempo al tempo. La unua Esperanto kongreso en Aŭstralio okazis en 1911, do en 2011 okazis la jubilea kongreso en Adelajdo de la 9a ĝis 17a de julio

Interne de Esperanto domo
Vizito de franca esperantisto en januaro 2010
Esperanto domo: kolekto de pupoj
La Novsudkimruja Esperanto federacio ricevis belan kolekton de pupoj de multaj diversaj landoj post la morto de Betty Cleminson, tre agema esperantistino dum multaj jaroj.
Filmetoj pri la somerkursaro en Sidnejo en januaro 2010
Tablo pri Esperanto
En Newcastle, kiu estas urbo du horojn norde de Sidnejo. Foto farita en 2009