La Sidneja operdomo

Multaj el vi supozeble jam vidis fotojn de la sidneja operdomo. Sed ĉu vi jam vidis ĝin kun verdaj tegmentoj? Vidu supran foton. Ja temas pri vera foto, mi ne ŝanĝis la kolorojn. La foto estis farita dum la "Vivid" Festivalo. La Vivid Festivalo estas festivalo de lumoj, muziko kaj ideoj. Ĝi unuafoje okazis en 2009 kaj duafoje ĝi okazis fine de majo-komenco de junio 2010. Dum tiu festivalo estas specialaj lumoj. Dankon al mia amikino Clare kiu permesis al mi uzi ŝiajn fotojn. La 5 unuaj fotoj de tiu ĉi paĝo estas fotoj de Clare. La 4 subaj fotoj estis faritaj de mia patrino.
La Sidnejo operdomo

Jen alia foto farita dum la Vivid festivalo.
Sankta Maria katedralo

Ankaŭ dum la Vivid festivalo.
Fontano

Nokte kun belaj lumoj.
Sidnejo

Jen vi vidas pli kutiman foton de la operdomo kaj haveno.
Sidnejo

La haveno
Norde de Sidnejo

Jen la maro ĉe Norah Head proksimume unu horon norde de Sidnejo
Norde de Sidnejo

Tri esperantistoj ripozas sur benko.